2007. augusztus 30., csütörtök

Novaj intervjuoj estas en programo de Esperanto-Radio Jászberény

Mi ricevis kelkajn intervjuojn de Imre Szabó, kiu estas mia ekstera kunlaboranto. La intervjuoj pretiĝis en diversaj lokoj kaj temas pri diversaj temoj. Ili meritas viajn atentojn. Imre estas poeto kaj eminenta tradukanto. Li tradukis poemojn de Attila József kaj redaktis ilin en libroformato. Titolo de tiu libro estas: Purakore. Li estis tiel afabla, ke deklamis kelkajn poemojn por ni aŭskultantoj. Ĝuu lian agrablan voĉon.

2007. július 21., szombat

IRIS Festivalo

Baldaŭ komenciĝos IRIS Festivalo en Zalaegerszeg. Kompreneble mia radio aŭdigos intervjuojn de tie. Pli precize mi ricevos tiujn intervjuojn de mia kolego Imre Szabó, kiu entreprenis fari intervjuojn, raportojn dum la festivalo. Li jam delonge liveras al mi materialojn, kiujn mi tre dankas al li. Mi ŝatus peti ankaŭ aliulojn fari kaj sendi al mi sonmaterialojn pri kio ajn temo el Esperantujo. Ni fariĝu kolegoj! Redaktu kune la programojn.
Mi planas aprigi ankaŭ ĉi tie la programerojn de radio post la ĝisdatigo.
Nun vi povas vidi tion sur nia ttt-ejo: http://esperantoszolnok.ini.hu

2007. július 12., csütörtök

Mia unua skribaĵo

Saluton!

Mi nun sidas antaŭ mia komputilo kaj tajpadas mian unuan enskribon en mia blogo.

Mi esperas, ke vi (kiu legas nun) jam aŭdis pri mia radioelsendo reta, kiun mi dissendas de mia komputilo. Tiu elsendo funkcias tage-nokte kaj ties programo jam superis la 67 horojn. Mi disaŭdigas muzikojn, prelegojn, intervjuojn, aktualaĵojn, reklamojn, poemojn k.t.p. Aŭskultu, kiam vi havas tempon kaj emon. Mi ŝatus ricevi reagojn rilate al la programeroj. Eĉ mi bonvenigus kia ajn sonmaterialojn, kiujn mi povus aŭdigi en la radio. Sendu al mia retadreso.

Ĵus alvenis mia edzino, do mi finas la skribadon.

Ĝis!