2007. július 21., szombat

IRIS Festivalo

Baldaŭ komenciĝos IRIS Festivalo en Zalaegerszeg. Kompreneble mia radio aŭdigos intervjuojn de tie. Pli precize mi ricevos tiujn intervjuojn de mia kolego Imre Szabó, kiu entreprenis fari intervjuojn, raportojn dum la festivalo. Li jam delonge liveras al mi materialojn, kiujn mi tre dankas al li. Mi ŝatus peti ankaŭ aliulojn fari kaj sendi al mi sonmaterialojn pri kio ajn temo el Esperantujo. Ni fariĝu kolegoj! Redaktu kune la programojn.
Mi planas aprigi ankaŭ ĉi tie la programerojn de radio post la ĝisdatigo.
Nun vi povas vidi tion sur nia ttt-ejo: http://esperantoszolnok.ini.hu

1 megjegyzés:

Petro Ferrero de Hungaria írta...

Saluton kaj sukceson al via nova blogo. Imre Szabó faris intervjuon ankaŭ per mi, kaj samtempe mi registris ĝin per mia sonregistrilo. Eĉ mi sendis al vi retmesaĝon pri tio, sed vi ne respondis al mi pri tio. Intertempe mi finredaktis la intervjuon (mi, la intervjuito...), kaj mi denove volas demandi vin ankaŭ ĉi tie: al kiu retadreso mi povas sendi ĝin al vi por ke ĝi aperu en la Esperanto Radio Jászberény?