2007. augusztus 30., csütörtök

Novaj intervjuoj estas en programo de Esperanto-Radio Jászberény

Mi ricevis kelkajn intervjuojn de Imre Szabó, kiu estas mia ekstera kunlaboranto. La intervjuoj pretiĝis en diversaj lokoj kaj temas pri diversaj temoj. Ili meritas viajn atentojn. Imre estas poeto kaj eminenta tradukanto. Li tradukis poemojn de Attila József kaj redaktis ilin en libroformato. Titolo de tiu libro estas: Purakore. Li estis tiel afabla, ke deklamis kelkajn poemojn por ni aŭskultantoj. Ĝuu lian agrablan voĉon.

2 megjegyzés:

Névtelen írta...

Ferenc! Belega blogo! Bonega Radio!
Mi gratulas vin! bedauxrinde mi ne havas bonegan Esperanton cxar ankoraux mi lernas gxin! Sukceson kaj longvivon al vi, mi deziras!
PS--mi auxdas vian radion tre bone!
sincere via,
francisko.(SP-Brazilo)

Fortikaĵulo írta...

Do, vi ne plu skribis post la 2007a jaro, sed la esperantaj blogoj kontinue pligrandiĝas, kaj tio estas bona afero por la disvastigo de Esperanto kaj Esperantismo.

Kaj estas bonega afero, por la supre citita celo, la dissendoj de via "Esperanto-Radio Jászberény" (kiun mi metis inter miaj ligiloj)

Mi esperas ke vi dauriĝos vian blogon sammaniere de via Radio.

Amike,
Irnerio